Gipso

Gipsa kristalo el Friedrichroda, en Turingio.
Gipsa fosejo.

Gipso estas laŭ PIV [b]lanka pulvoro, ricevita per parta senakvigo de gipsoŝtono sub varmoago (150—200 °C), kaj uzata en diversaj industrioj pro ĝia eco formi, se miksite kun akvo, solidan, neduran mason, kiu poste hardiĝas.[1]

Laŭ Francisko Azorín gipso estas Sulfato de kalko uzata kiel ŝmiraĵo en la konstruado.[2] Li indikas etimologion el greka gipsos kaj de tie la latina gipsum (gipso),[3] kaj li aldonas terminojn tera gipso, kristala gipso, alabastra gipso, mortero de gipso, gipsi por ŝmiri per gipso; aldoni gipson al solvaĵo.[3]

El tiu gipso oni fabrikas pulvoran ligenton (morteraĵo). Tiu foje ricevas la fakan terminonomon puco.

La dureca valoro laŭ Mohs de gipso estas ekzakte du.

Laŭ NPIV eblas uzi la terminon gipso aǔ pri la pulvoro farita el gipsoŝtono aǔ pri la gipsoŝtono mem.

  1. [1] Konsultita la 24an de Novembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 82.
  3. 3,0 3,1 Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search